Craidorolț [krajdorolc] (hungare: Királydaróc) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Satu Mare. En 1910 ĝi havis 2 633 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 1 334 (rumanoj, 31 % da hungaroj, 3 % da germanoj), kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 2 130 loĝantoj sur areo de 93,52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 23 loĝantoj/km². Ĝia unua mencio skriba estas el 1319. Ĝis la Trianona traktato de 1919 ĝi apartenis al la Hungara reĝlando kadre de la habsburga imperio Aŭstrio-Hungario kaj inter la Dua Viena Arbitracio de 1940 kaj la Ŝtatrenverso en Rumanio de 1944 apartenis al la tiutempa respubliko Hungario - en ambaŭ epokoj ĝi estis parto de la tiutempa departemento Szatmár. Apartenas al ĝi Crişeni, Eriu-Sâncrai, Satu Mic, Țeghea.
Famuloj
En la iama Királydaróc naskiĝis hungara juristo János Vinkler.
Fontoj
Eksteraj ligiloj
Distrikto Satu Mare (Rumanio) |
---|
Municipoj |
| |
---|
Urboj |
|
---|
Komunumoj |
|
---|
|