La generalleŭtenanto Choummaly Sayasone (n. 1936) estas la nuna prezidanto de Laoso, kaj ankaŭ la Ĝenerala Sekretario de la Laosa Popola Revolucia Partio. Li estis elektita Ĝenerala Sekretario la 21-an de marto 2006 dum la 8-a partia kongreso, sukcedante al Khamtai Siphandon.
Sayasone eniris en la Politburo en 2001 kaj estis vicprezidanto inter 2001 kaj 2006. Li ankaŭ estis Ministro de Defendo de Laoso.