Charles Swinhoe

Charles Swinhoe
Persona informo
Charles Swinhoe
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1838 (1838-08-27)
en Kolkato
Morto 2-an de decembro 1923 (1923-12-02) (85-jaraĝa)
en Londono
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
de Granda Britio kaj Irlando
(1801–1922)
Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Robert Swinhoe Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo lepidopterologio
ornitologo
natursciencisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kolonelo Charles SWINHOE (27a de Aŭgusto 1838 en Kolkato[1] – 2a de Decembro 1923[2]) estis angla naturalisto kaj lepidopterologo, kiu servis en la Brita Armeo en Barato. Li estis unu el la ok fondintoj de la Bombay Natural History Society kaj frato de la fama naturalisto Robert Swinhoe.

Li servis en Krimeo kaj atingis Baraton post la Hindia ribelo de 1857. Li estis en Kandahar en 1880, kaj kolektis 341 birdojn tie kaj dum la reveno al Barato. Tiuj estis priskribita en The Ibis (1882: 95–126). Li estis promociita al subkolonelo en 1881 kaj kolonelo en 1885.

Swinhoe estis ĉasisto de 50–60 tigroj. Li estis ankaŭ membro de la British Ornithologists' Union kaj kontribuis per artikolojn al The Ibis pri birdoj de suda Afganio kaj centra Barato, kaj donacis 300 birdohaŭtojn el pluraj landoj al la Brita Muzeo. Estante ĉe Mhow li kunlaboris kun la Leŭtenanto Henry Edwin Barnes pri la birdoj de centra Barato. [3] Li kolektis insektojn, ĉefe Lepidoptera el distriktoj Bombay, Poona, Mhow kaj Karaĉi. Li havis unu el la plej grandaj kolektoj de hindiaj lepidopteroj ĝis tiam (40 000 specimenoj de 7 000 specioj kaj 400 novaj specioj priskribitaj de li), kaj kompletigis la serion de Lepidoptera Indica post la morto de Frederic Moore en 1907. Li publikigis ankaŭ en Annals and Magazine of Natural History. Li verkis ankaŭ A Revision of the Genera of the Family Liparidae kiu kovris 1130 fakojn kaj publikigis Catalogue of the Moths of India (Kalkato, 1887–89) kun Everard Charles Cotes. Retiriĝinta, li setliĝis en Oksfordo kaj ricevis honoron por sia verko en entomologio. La Société entomologique de France faris lin honora membro.[2][4] Lia kolekto de lepidopteroj estis aĉetita de James John Joicey.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Kvankam multaj publikigitaj fontoj indikas 1836, dum India Office Records notas ĝin kiel 1838 ( India Office Family History. Arkivita el la originalo je 18a de Septembro 2021. Alirita 2022-08-27 . ), kaj la alia jaro estus tiu de lia frato Robert.
  2. 2,0 2,1 Anon. (1924). “Obituary.”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 29, p. 1042. 
  3. (Ibis 1885: 62–69, 124–138)
  4. Anonymous (1924). “Obituary: Charles Swinhoe”, Ibis 66 (2), p. 362–363. doi:10.1111/j.1474-919X.1924.tb05332.x. 

Eksteraj ligiloj

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!