|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Carrouge
|
Carrouge estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 932 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
La komunumo Carrouge situas en la Vaŭda Mezlando en la fontoregiono de la rivero Brojo, sude de la montetoj de Jorat. Tra la komunumo fluas la rivereto Carrouge, alfluanto de Bressonne, siavice alfluanto de Brojo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Carrouge kaj la setlejoj gehören Le Borgeau (sur alteco de 711 m s.m. oriente de la rivereto Carrouge), La Croix-d'Or (sur alteco de 722 m s.m.) kaj Ecorche-Boeuf (sur alteco de 715 m s.m. en la valo de Bressonne).[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,42 km², de kiuj 19,7% estas kovritaj de arbaro, 70,7% servas por agrikulturo kaj 9,4% por setlado.
[2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Carrouge limas en nordo al Vucherens, en nordoriento al Vuillens, en sudoriento al Ferlens, en sudo al Mézières, en sudokcidento al Montpreveyres, kaj en okcidento al Ropraz.
Trafiko
Tra Carrouge pasas la kantona ĉefvojo n-ro 140 de Syens al Vevey. La plej proksima alvetureno al la svisa aŭtovojo A9 situas proksimume 15 kilometrojn sude en Chexbres. Pere de la buslinio n-ro 62 de la entrepreno Transporto publika de la Regiono Laŭzano de Moudon al Laŭzano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro 1255 kiel Carrogium. Dum mezepoko la Senjorujo Carrouge estis feŭdo de la Grafoj de Savojo. Sidejo estis la Kastelo Carrouge en Moudon. De 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Carrouge apartenis al la berna Voktejo Moudon. Poste al al Distrikto Moudon, kiu en la jaro 2006 estis integrita al la Distrikto Brojo-Vully.[3]
Ĝemelurbo
Vidu ankaŭ
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Bildoj