Post trejniĝo kiel edukistino en Stutgarto ŝi deĵoris ekde 1826 en Pokój (Distrikto Namysłów) por eduki filinon de duko Eŭgeno (Virtembergo); poste ŝi revenis al Rudolstadt, la naskiĝurbo de ŝia patrino. En Rudolstadt ŝi fondis lernejon por burĝaj knabinoj en la 1832-a jaro: el privataj havaĵoj ŝi zorgis pri ties moderna ekipado de ĝi. Tiu ĉi lernigejo nomiĝis Schillerschule. Schiller mem instruis tie la francan lingvon. Inter 1831 kaj 1835 ŝi frekventis la reformpedagogian instituton Allgemeine Deutsche Erziehungsanstalt en Keilhau (nun kvartalo de Rudolstadt; tie aktivis i.a. Johannes Arnold Barop). La iniciinto Friedrich Fröbel tiutempe troviĝis en por plukleriĝo kaj varbado en Svisujo; en letero adresita al Schiller (14.6.1840) li konfesis voli fondi infanĝardenon. Jam fine de junio 1840 fakte fondiĝis tia novstila vartejo en Bad Blankenburg. Franziska Junot, lernantino ĉe Schillerschule en Rudolstadt, konatigis Caroline kun sia patro, la minada konsilisto Franz Junot kiu estis vidvo de 1833. Post leterinterŝanĝo Caroline edzigis lin en julio 1836 kaj ŝi ekloĝis en fortimpresa domo meze de Katzhütte.
Ilia filo Felix naskiĝis en la 1.4.1839 en Katzhütte; post kariera promociiĝo de Junot en 1840 je komisaro de la Princa ĉambro, la familio transloĝiĝis al Rudolstadt. La eta Felix mortis en aprilo 1844, ŝia edzo en januaro 1846. Post tiaj sortobatoj, Caroline retiriĝis de la publika vivo kaj ŝia lernejo en Rudolstadt elportis deklinon. Post la morto de Caroline oni eĉ neniigis ĝin.
Honoroj
En 1930 oni malfermis memorlokon pri la Schiller-oj je la monteto Kieslerstein en Katzhütte. Eksplicite legeblas tie pri la geedziĝo Junot/Schiller.
Post finrestaŭrado de la Senjora domo de Katzhütte oni nomis festsalonon en ĝi por ŝi Carolinenzimmer.