Captain America: Civil War [tradukebla: Kapitano Ameriko: Civitana Milito] estas sciencfikcia filmo aperinta en 2016, reĝisorita de Anthony Russo kaj Joe Russo. Temas pri usona superheroa filmo pri la rolulo de Marvel Comics nome Captain America [tradukebla: Kapitano Ameriko], produktita de Marvel Studios kaj distribuata de Walt Disney Studios Motion Pictures. Ĝi estas sekvumo de la filmoj de 2011, nome Captain America: The First Avenger [tradukebla: Kapitano Ameriko: La Unua Venĝanto] kaj de 2014 nome Captain America: The Winter Soldier [tradukebla: Kapitano Ameriko: La Vintra Soldato].