Burĝo (el la franca: bourgeois, civitano) laŭ la burĝa-kapitalisma teorio estas mezklasulo, ne nobelo nek riĉulo, kvankam ne proleto nek malriĉulo.
Pro la franca revolucio la potencpreno de la burĝaro anstataŭis la absolutisman epokon per la burĝan, kiu daŭras ĝis nun.
En Mezepokoburĝeco[1] estas jura statuto limigita al la loka kadro donita de urbo al siaj loĝantoj, kiu kunigas rajtojn kaj devojn (kion en la germana oni nomas die Bürger kaj das Bürgertum).
Historie, de la feŭdala kaj absolutismaEŭropo ĝis la fino de la 18-a la burĝaro formis ĉefe en Francio, sed ankaŭ en la aliaj eŭropaj ŝtatoj la tiel nomatan "trian klason" de la socio, post ekleziuloj kaj nobeloj.
En Hungario longe estis nocio "etburĝo". Tiu civitana tavolo situis inter burĝoj kaj proletoj. Dum la socialismo tiu nocio estis fifama kaj ofte la etburĝoj estis malamikoj de la socialismo laŭ la socialistoj.
Sub la termino burĝaro oni nuntempe komprenas plejofte la urbana mezklaso. Historie tio ĉi klasigo estis ĝusta, ĉar ĝi konsistigis la meztavolon inter la supra tavolo de nobelaro kaj klerikularo unuflanke kaj la malsupra tavolo de la kamparanaro aliaflanke.
La vortoj burĝo resp. burĝaro kiel nomo por popola grupo devenas de la latinaburgus, kiu estis murprotektata kolonio de komercistoj kaj metiistoj havanta apartajn privilegiojn kiel ekzemple la forirrajton. Tiu ĉi socia grupo tamen dumpase de la historio plurfoje ŝanĝiĝis, do fakte la nomo „burĝaro“ tute ne estas samsenca en ĉiuj historiaj epokoj.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.