Burĝigo

Konstruaĵoj en Mainzer Straße en Berlino.
Ĝentrumigado en Praga distrikto de Varsovio.
Soho, en la centro de West End, en Londono.

Burĝigo (aŭ ĝentrifikado kaj ĝentrumigado kiel adaptoj de internacia tre uzata termino kaj reburĝigo kaj (kvartal)elitigo kiel eblaj tradukoj) signifas konverti malnovan kvartalon en pli alloga areo por pli riĉaj loĝantoj, per rimedoj kiel ekzemple remodelanta domojn. Tamen, domposedantoj tiam pliigas la aĉetprezojn kaj lupagojn de la ĵus novigitaj nemoveblaĵojn; la malriĉuloj ne povas pagi tiujn altajn lupagojn, kaj multaj devas forlasi siajn kvartalojn por trovi aŭ eĉ ne trovi disponeblajn loĝejareojn.[1] Tamen, la malriĉuloj ankaŭ povas havi pli facilan aliron al enspezo kaj servoj, ĉar kelkaj studoj sugestas, ke malriĉaj lokanoj loĝantaj en burĝigitaj kvartaloj fakte translokiĝas plej verŝajne malpli ol malriĉaj loĝantoj de ne-burĝigitaj areoj.[2]

En kelkaj grandaj urboj ĉiuokaze, kvartalelitigo okazigis sociajn problemojn, kiel ekzemple en Barcelono kaj Valencio en Hispanio, same kiel en Berlino, Meksikurbo, Varsovio ktp.; la urba transformo allogis pli riĉajn loĝantojn, dum kreis malfacilojn por ĝistiamajn lokanojn. La unua etapo por atingi tiun stadion konsistas en malfaciligo de la vivo de lokanoj, por ke tiuj vole nevole forlasu la areon kaj translokiĝu.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Moss, Jeremiah. 24a de Julio 2018. Vanishing New York: How a Great City Lost Its Soul. HarperCollins Publishers.
  2. In praise of gentrification. The Economist Magazine (23a de Junio 2018). Alirita 24a de Aprilo 2021 .

Bibliografio

  • Atkinson, Doreen (2009). "Economic Decline and Gentrification in a Small Town: The Business Sector in Aberdeen, Eastern Cape". Development Southern Africa. 26 (2): 271–288. doi:10.1080/03768350902899595. S2CID 154802146.
  • Belanger, Helene (2012). "The meaning of the built environment during gentrification in Canada". Journal of Housing and the Built Environment. 27 (1): 31–47. doi:10.1007/s10901-011-9248-3. S2CID 154873842.
  • Castells, Manuel (1983). "Cultural identity, sexual liberation and urban structure: the gay community in San Francisco". The City and the Grassroots: A Cross-Cultural Theory of Urban Social Movements. London: Edward Arnold. ISBN 978-0-520-05617-6.
  • CASTELLS, M.: La Ciudad Informacional, 1995, Alianza Editorial, Madrid.
  • Freeman, Lance (2005). "Displacement or Succession? Residential Mobility in Gentrifying Neighborhoods". Urban Affairs Review. 40 (4): 463–491. doi:10.1177/1078087404273341. S2CID 154267676.
  • Ley, David (1996). The New Middle Class and the Remaking of the Central City. Oxford: Oxford University Press. ISBN 9780198232926.
  • NAREDO, J. M. (1998): La burbuja inmobiliario-financiera en la coyuntura económica reciente, Madrid, Siglo XXI de España Editores s. a.

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!