La bulgara teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 1992 en Albertville havis 30 sportistojn. Ili partoprenis en 7 fakoj. Flagtenanto de la bulgara teamo estis Iva Karagiozova-Ŝkodreva (Ива Карагьозова-Шкодрева). La sportistoj atingis neniun medalon.
Kunordigis la teamon la Bulgara Olimpika Komitato, fondita en 1923.