La brita teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1900 en Parizo havis 102 sportistojn. Ili partoprenis en 14 fakoj. La sportistoj atingis 15 orajn, 8 arĝentajn kaj 9 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 3-an rangon. Ĝi estis la dua apero de brita olimpika teamo post partopreno de la inaŭgura, unua moderna olimpiko en 1896. En olimpika konkurado, la nacio ĉiam mallongigis sian oficialan nomon al Britio prefere ol al la longa oficiala nomo "Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando" ĝis 1922 respektive Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando ekde tiam aŭ ties mallongigo Unuiĝinta Reĝlando vidita aliloke.