Božidar Vančik (naskiĝis 1909 - mortis la 23-an de majo 1970) estis jugoslava kroata esperantisto, delegito en Varazdin.
Li estis elstara poeto, tradukisto kaj lingvisto, konata en Kroatujo ankaŭ ekster la Esperanto-Movado. Li kontribuis ĉefe al Literatura Mondo, Internacia Kulturo kaj La Suda Stelo, kaj de du lastaj li estis kunredaktoro.