Blue Note estis ĵazklubejo en Parizo dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj.
Ben Benjamin vendis en 1958 la Mars Club-on en Parizo kaj malfermis tiam novan ĵazklubejon, Blue Note en la Rue d'Artois 27, flanka staro de Avenuo de la Elizeaj Kampoj. Li petis gitariston Jimmy Gourley ludi en la nova klubejo kiel dommuzikisto. Aŭtunon de 1958 Blue Note malfermiĝis kun Zoot Sims kiel stelula allogaĵo kaj plurnacia ritmogrupo. Fine de 1958 Stan Getz estis gaststelulo en Blue Note. Allogopovon donis tamen al la klubejo unualinie la en Parizo loĝanta frapinstrumentisto Kenny Clarke; lia dungiteco komencis la 1-an de januaro 1959. Lester Young faris tie malmultajn semajnojn antaŭ sia morto lastajn prezentadojn. La dombandon konsistigis dumtempe „The Three Bosses“ kun Bud Powell, Pierre Michelot kaj ja Kenny Clarke, dum kiam Gourley intertempe kompetentis pri gaststeluloj; en Blue Note tiam prezentis Chet Baker, Don Byas, Charlie Byrd, Donald Byrd, Sonny Criss, Booker Ervin, Victor Feldman, Jimmy Giuffre, Dexter Gordon, J. J. Johnson, Elvin Jones, Lee Konitz, Sonny Rollins, Sahib Shihab, Lucky Thompson, Nathan Davis, Mal Waldron kaj Ben Webster. En 1962 tie ludis Johnny Griffin unu jaron. La foriro de Kenny Clarke paralelis kun la fino de Blue Note; fine de 1966 ĝi fariĝis diskoteko, kiu nur dufojojn ĉiujare prezentis koncertojn. En 1968 ĝi fermiĝis.
Por la filmo Round Midnight de Bertrand Tavernier oni rekonstruis la klubejon..[1]
Plia samnoma klubejo estas Blue Note fondita en 1981 je Novjorko.
Literaturo
- Mike Hennessey: Erinnerungen an Klook. Das Leben von Kenny Clarke. Hannibal, Höfen, 2004 ISBN 3-85445-245-4
- Gisela Albus: Paris - Pittsburg. A Story in Jazz. The Life of Nathan Davis. Lowell Press, 1991.
Referencoj
- ↑ Comolli u.a. Dictionnaire du Jazz 1988