Bibliografio de Internacia Lingvo (BIL) estas historia sistema katalogo de planlingvaj publikigaĵoj, kiun ellaboris kaj komentariis Petro E. Stojan. Ĝenevo: UEA, 1929, 560 p., formato 24x16 cm. Represo Hildesheim, Novjorko: Georg Olms 1973 kun bibliografia aldono de Reinhard Haupenthal.
BIL registras 6333 bibliografiajn erojn de difinita minimuma amplekso. Ĉe multaj gravaj verkoj, ekzemple ĉe vortaroj, troviĝas mallongaj recenzaj notoj. En la komenco troviĝas listo de pli ol 300 artefaritaj lingvoj ĝistiamaj. Fine de la libro troviĝas kompara teksto (Patro nia) en multaj el la lingvoj kaj (nekompleta) alfabeta indekso de personoj. La aranĝo laŭ temoj ne konformas al hodiaŭaj kutimoj, tiel ke oni unue devas lerni la ordo-sistemon de BIL por labori per ĝi.
BIL ĝis hodiaŭ restis la bibliografia norm-verko de la interlingvistiko. La Esperanto-publikigaĵojn de la periodo ĝis 1913 jam registris la katalogo de la biblioteko de Davidov. Por la jaroj post 1929 mankas kompleta bibliografio. La hodiaŭ plej ampleksa kaj plej facile en la reto konsultebla registro estas la elektronika katalogo de la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstruja Nacia Biblioteko.
Unua parto: antikva periodo, poligrafoj antaŭ Leibniz, Leibniz, logistiko kaj algoritmo, universala gramatiko, universala alfabeto, internacia, stenografio, gestlingvo, simboloj kaj signaloj, ĉifroj kaj kodoj, pasigrafio greka kaj latina lingvoj, franca kaj angla,aliaj naciaj lingvoj, opinioj de famuloj, scienco kaj helplingvo, lingvistiko kaj helplingvo, lingvista materialo, filologia kaj poliglota verkaro, tekniko de helplingvo, organizo de helplingvo, Delegacio, I.A.L.A., historio de helplingvo, diversaĵoj. Tiu parto enhavas la 1855 unuajn numerojn. Dua parto pritraktas nur Esperanton per n-oj 1856 ĝis 5680: lerniloj, vortaroj, propagandiloj en 42 naciaj iingvoj, plurlingvaj studiloj, fakaj terminaroj, gazetaro ; traduka literaturo amuza kaj faka, legolibroj, originala literaturo amuza kaj faka, kongresoj, muziko, adresaroj, kalendaroj, organizo, UEA ; historio, bibliografio, filologio de Esp., kritiko kontraŭ Esperanto, reformoj en Esperanto, Antido. La tria parto, kun n-oj 5681 ĝis 6333 temas pri aliaj artefaritaj lingvoj: Solresol, Volapuk, Spelin, Spokil, Neutral, Ido, Ro, Romanal, Occidental, Hom-Idyomo, Medial, Novial, Serva, k.t.p., plie specimenaj tekstoj en 64 lingvoj artefaritaj. Gravan servon faris Stojan al la scienco de la universala lingvo, el kiu rezultis nia ling\ro Esperanto. Kun la kompilinto ni ja ripetas: « Se la plimulto de la materialo aperas nun precipe dank’al la esperantistaro, spirite kaj morale nia verko respegulas la tutan mondlingvan movadon, kun ĉiuj ĝiaj opinioj kaj sektoj, partioj kaj sekcioj,kune konsiderataj kiel eroj de unu granda ĉeno. Komparo de tiuj eroj, ŝajne disĵetitaj en la tempo kaj tra la spaco, kondukas al la konstato ke Esperanto ne aperis subite, kiel « deus ex machina », kiel izola produkto de unu homo, sed ke ĝi kristaliĝis iom-post-iom, absorbante sin mem el la favora medio, kaj profitante konscie aŭ nekonscie el la antaŭaj laboroj de antikvaj epokoj. »