Du genealogioj de Jesuo el Nazareto tra Jozefo estas prezentataj en la kanonaj Evangelioj: en Mateo 1,1-17, kaj en Luko 3,23-38. La du fontoj montras la devenon de Jesuo el antaŭuloj ĝis Adamo. La du genealogioj privilegias la agnatismon, nome la descendo per vira ligo kaj identas en la periodo de Abraham ĝis David, sed radikale malidentas rilate la sekvan periodon, nome de Davido al Jesuo.
Subforme de la arbo de Jiŝaj (1 Samuelo 16, 10-11), nomo de la patro de reĝo Davido, la genealogio de Jesuo estas ofta motivo de la Kristana Arto de la 12-a jarcento ĝis la 14-a jarcento.
Luko spuras la devenon de Jesuo ĝis Adamo kiu siavice referencas al Dio (legu la lukan liston inversigitan):
Tiu genealogio estas la sama de la patriarkoj de la Genezo (10,12-31 kaj 11,12-13, kun kroma nomo Qainam inter Arpaĥŝad kaj Ŝelaĥ.
La du genealogioj, Matea kaj Luka, akordas en la nomserio de Abraham ĝis David:
Krom Maria kaj Batseba (la virino de Urija la hitito kaj patrino de reĝo Salomono) menciitaj pliposte, Mateo tie mencias tri aliajn virinojn: Jehuda generas el Tamar Peres kaj Zara; (...) Salma generas Boaz de Rahab ; Boaz generas Obed de Rut; Luko mencias neniun el tiuj virinoj. De Perec ĝis David, la genealogio estas eltirita de la lasta ĉapitro de la libro de Rut (4,18-22).
Inter David kaj Jozefo, la patro de Jesuo, la genealogio de Mateo kaj Luko malsamas radike, pasante tra du filoj de Davido: reĝo Salomono aŭ Natan.
Laŭ Mateo 1, 7-16, do, la fadeno estas la jena:
Laŭ Luko 3, 23-31 la fadeno estas alia (vidu ĝin inversigitan):
Ĉar ne povas esti ambaŭ veraj, ekzegezistoj ekde la antikvaj tempoj engaĝiĝis elpensi interpreton akordigantan. Oni vidu skizon de tiu ekzegezo:
La plej antikvan provon harmoniigi la du rakontojn plenumis Seksto Julio Afrika ĉirkaŭ en la 3-a jarcento [1], kaj sugestas ke la avino de Jozefo edziniĝus al “Matan", la descendanto de la Salomono (laŭ Mateo), el kiu naskiĝus Jakobo, poste fariĝinte vidvino, ŝi ekziniĝus al “Mata”, la descendanto de Natan (laŭ Luko) el kiu ŝi havis Heli. Heli edziĝus kaj restus senfile vidva... por edziniĝi al Jakobo sia perpatrina frato laŭ la leĝo de levirato. Jozefo, do, estus la laŭleĝa filo de Heli kaj la biologia filo de Jakobo [2]
Sed tiu solvo ne trovis konsenton ĉe posteuloj, kiuj elpensis aliajn hipotezojn. Inter kiuj jen la preferata: [3]
Skolo de la dominikana Anio el Viterbo sugestis (1502) la hipotezon ke la genealogio de Luko spuras la ascendan fadenon de Maria[4], kaj do ne tiu de Jozefo [5]. Oni povas ĉi tie rimarkigi:
Sur tiuj du genealogioj ne ŝvebas historia objekto sed brilas teologia sprono: ĝi rezidas en la kredpremisa aserto pri la mesieco de Jesuo: estante filo de David, li, per respekto de la profetaĵoj, rajtas esti akceptita kiel “Reĝo de Judoj”[15]. Iliaj malsamoj devenus el malsamoj inter la kristanaj komunumoj en kies sinoj la evangelioj formiĝis kaj por kiuj ili estis kompilitaj[16].
Post tiuj listoj de antaŭuloj de Jesuo, ambaŭ evangeliistoj deklaras ke Maria koncipis verke de la Sankta Spirito kaj ne per interveno de viro kiu ajn. Do la karna ligo kun Davido estas aŭ pure laŭleĝa (laŭ Mateo) aŭ ĝi efektiviĝas per la “davideco de Maria” (laŭ Luko).