La bestoĝardeno de Detrojto (angleDetroit Zoo) estas situanta ĉe 3,2 km norde de la urbolimoj de Detrojto ĉe kuniĝo de Woodward Avenue, 10 Mile Road kaj Interŝtata Ŝoseo 696 en Royal Oak kaj Huntington Woods, Miĉigano, Usono. La Detroit Zoological Society (DZS), neprofitcela organizaĵo, funkciigas ambaŭ la Bestoĝardenon de Detrojto kaj la Belle Isle Nature Zoo, situantajn en Detrojto. La DZS estas respondeca pri zorgo kaj nutrado de pli ol 3300 animaloj reprezentantaj 280 speciojn. La bestoĝardeno de Detrojto estas malfermita ĉiutage de 10:00 a.m. ĝis 4:00 p.m.[1] Ĝi ofertas al la komunumo tutjare edukajn, distrajn kaj mediajn konservajn eblecojn.[2]