Beck Hansen (naske Bek David Campbell;[1][2]8a de julio, 1970),[3] konata laŭ arta nomoBeck, estas usona kantaŭtoro, muzikproduktisto, kaj multinstrumentisto. Li ekstariĝis al famo en la komenco de la 1990-aj jaroj per sia malaltfideleca, laŭsone eksperimentisma stilo, kaj iĝis tre konata pro kreado de muzikaj kolaĝoj de ampleksa gamo de stiloj. Liaj postaj registraĵoj enhavas popolan, funkan, soulan, hiphopan, alternativan, kontrean, kaj psikedelan muzikojn. Li publikigis 12 studialbumojn, same kiel kelkajn nealbumajn unikaĵojn kaj libron de muzikaĵoj.