La eŭropaj deputitoj estas elektitaj en balotaj distriktoj laŭ proporcia balotsistemo.
En la 22 ŝtatoj membroj, la eŭropaj balotoj okazas en unika nacia balotdistrikto. En iuj ŝtatoj (Belgio, Irlando, Italio, kaj Pollando), la landa teritorio estas subdividita en distriktojn. En la aliaj ŝtatoj, la tuta lando konsistigas nur unu distrikton. En Germanio, politikaj partioj povas prezenti kandidatajn listojn je nivelo de "Lander" aŭ de lando. En Pollando, la voĉoj estas nombritaj je nacia nivelo kaj la seĝoj estas atribuitaj inter la diversaj distriktoj[1].