Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Baldur.
Baldur verkis islandlingve poemlibrojn kaj fakajn librojn pri la islanda lingvo. En Esperanto li verkis du famajn poemkolektojn, nome Ŝtupoj sen Nomo kaj Esploroj.
„ La meritplena eldonejo STAFETO, kiu jam aperigis 15 dikajn librojn, sub la titolo «Bel-literaturo Eldonserio» komencas nun alian serion «Beletraj Kajeroj de Stafeto» en pli malgranda formato kaj malmultenombra paĝaro, sed, nek malpli interesa nek malpli grava por la ĉiam kreskanta Esperanta literaturo, kaj tio ja estas kutima ĉe ĝi bele prezentata.
«Stupoj sen Mono» estas la titolo de la unua kajero, originale verkita de islandano
Baldur Ragnarsson. Formas la volumon tri ŝtupoj, entenente po 22 poeziaĵojn. La aŭtoro, bone konata de la legema esperantistaro, estas plenformata poeto : li regas
la rimon kaj ceterajn metiajn rimedojn, kiujn li ofte elegante malestimas. Liaj temoj estas variaj, profundaj (vidu XVII, XXIII), pensigaj, modernaj kaj malfacile kompreneblaj; estas kelkaj pecoj, forme mallongaj kaj funde pli ampleksaj ol multaj longaj poemoj.
Prezentas la libron kaj la aŭtoron prologo de J. Régulo Pérez, vere priliteratura eseo, dum kiu li faras la historion de la odiseo travivita de la verko ĝis la publikigo, kaj ornamas la paĝojn 4 dekoracioj de Picasso. Ĝis tie-ĉi, nur oni povas laude paroli pri la verko; sed mi bedaŭras la mankon de glos’ kaj not’tabeloj klarigontaj kelkajn vortojn kaj aludojn, ekzemple, la grekajn vortojn sur la 59-a paĝo.
En la du lastaj pecoj de la tria ŝtupo, la aŭtoro ne uzas la apostrofon kiam li elizias finaĵon de nomo, sed li uzas ĝin en la elizio de la artikolo. Kial? Mi ne ŝatas tiun kontraŭfundamentan novaĵon, kiun mi opinias tute senutila. Ĉiuokaze, ĝi estas pli necesa ĉe la nom’ ol ĉe la artikolo: domen povas esti elizio kaj signifi domeno, aŭ adverbo de movado kaj signifi al domo; dum L ne povas esti alia vorto ol la. Sed tio estas malgranda nigra punkto en tutkolora bela bildo. ”
Sendependaj Homoj (Traduko de romano de Halldór Laxness pri islandaj kamparanoj je la komenco de l'20a jarcento) 2007
Edda (La precipa fonto pri la antikva mitologio de la nordiaj popoloj, traduko de la verko de Snorri Sturluson) 2008
Vundebla Loko (Traduko de poemoj de la plurfoje premiita islanda verkistino Gerður Kristný) 2009
Sagao de la Volsungoj - kaj ĝiaj fontoj (Traduko de la plej fama de la t.n. pratempaj sagaoj, kiuj temas pri pranordiaj (ĝermanaj) mitologiaj herooj) 2011
Sagao de Egil (Traduko de unu el la 40 t.n. Sagaoj de Islandanoj) 2011
„ La Esperanta lingvaĵo de Baldur Ragnarsson redonas al ni, en ĉi tiu libro de STAFETO, la poemaron de la islanda poeto Thorsteinn frá Hamri.
En ĉi tiu poemaro de nia islanda intuiciulo oni povas trovi la ĉefajn trajtojn kiuj karakterizas la modernan sed tamen eternan poeton, kaj novan sintenon antaŭ la vivo; la plej intiman priskribon: reagoj de sentemulo antaŭ la ŝajna nekomprenebleco de la ĉiutagaj okazintaĵoj kiujn la vivo devige metas antaŭ nia vivovojo. Esence, la libro estas konscia-nekonscia sopiro pri mondo pli vera, pli pura, kaj antaŭ ĉio pli homa, en la tuta senco de la vorto.
Kiel faro de poeto klopodanta ĝui kaj penetri la veran estecon de la perceptitaj agoj, la plej granda parto el la poemoj estas simbolaj priskriboj, sencoriĉaj bildoj vivigitaj per rafinitaj, zorge elektitaj vortoj. Tipe poezia estas la delikata malĝojo, la pesimismo, kiu pli-malpli kaŝe parfumas la tutan poemaron. ĉio en ĝi sopiras al tio kio forpasis, al la nekomprenebleco de tio kio okazas .(oni ne scias kie lokigi ĝin interne de nia mio), al la necerteco pri venontaĵoj ...ja ni ankaŭ estas senpovaj antaŭ la estanteco!
En la unua parto de la libro, «Donaco por nova mondo», kelkaj poemoj en prozo (Homo loĝas...; La Arbo, Posedaĵo', Okuloj, La Nigra Ŝtono) donas ateston pri sopiro de la aŭtoro al nova, pli verŝata konscienco. Tra peĉe nigraj nebuloj ekbrilas nova konceptoformo, obskura deziro pri mondpercepto pli intima, pli reala. Tiuj poemoj venigis en mian memoron la enigman verkaron de la genia kaj originala verkisto Franz Kafka. Ambaŭ —laŭ mia opinio— sopiras nekonscie al nova homo: superulo kiu kapablos fari el ni perception pli taŭgan por mondo ĝis nun nekonata en esenco kaj signifo. En tiu unua parto mi reliefigus du poemojn: «La Libereco kaj la dio», kaj «Kanto de Tombistoj».
En la dua parto de la libro, «Lando de Vivantoj», oni retrovas la saman «homan» timon. Eble, laŭ lingvo, la formo estas pli matura, pli firma, pli riĉa, sed la penso ne estas pli profunda ol tiu de la unua parto. Unu el la poemoj, «Ĉe la fajroj» elstaras pro ĝia profundeco.
«Sango defias vin dancanto» —En memoro al Patrice Lumumba— montras la kreopovon de l' aŭtoro por simbole ligita libereco, ĝis kiam...
(la) blanka skorpio agonios
en la propra veneno
falegos en la tombon de oro
kaj mortos
en tiu hela maten’.
Aparte rimarkindan mencion meritas la artaj dekoracioj de Asta Sigurdarthóttir, edzino de l’aŭtoro, kiuj mirige harmonias kun la enhavo de la libro kaj klopodas interpreti signifojn. La tradukisto uzis Esperanton kun tiela lerteco kaj bona gusto ke la verko ŝajnas ne traduko sed originalo plena de riĉigaj nuancoj kiuj kelkloke sukcesas doni al la teksto mirindajn muzikecon kaj delikatecon. ”
La proza poemo: la ĝenro, ĝiaj latentoj kaj aplikoj1987
Cent jaroj de poezio en Esperanto. Memorlibro pri la internacia jubilea Esperanto-konferenco. Cent jaroj de Esperanto-kulturo. 1989
Tradukante la antikvan islandan literaturon en Esperanto Menade bal püki bal. Festlibro por Reinhard Haupenthal. 1998
La poezio de la skaldoj Festlibro por André Albault.
La fono kaj la fronto: kelkaj konsideroj pri semiotikaj aspektoj de la Esperanta poezio Lingva arto, jubileta libro omaĝe al William Auld kaj Marjorie Boulton 1999, 217 pp. ISBN 92-9017-064-6