La urbo situanta en la meza Fulda-Valo estas ripoz-, ban- kaj kuracloko, sed samtempe ankaŭ sidejo administrada kaj gastigas buntan gamon da industrioj. Produktatas i.a. aŭtomataj desegniloj, artefaritaj sintezaj fibroj kaj informadikiloj.
Historio
Lulilo de la urbo estis setlejo de komercistoj kaj metiistoj ĉirkaŭ la benediktanaAbatejo Hersfeld fondita post 769. Urbaj rajtoj aljuĝitis en 1170.
La en 1906 malfermita kuracbanejo iĝis en 1963 Hesia Ŝtatbanejo. Karakterizas la silueton multaj trabfakaj kaj ŝtonaj konstruaĵoj de la 15-a ĝis la 18-a jarcentoj.
En 1606 la abatejo ŝanĝiĝis en sekularan princlandon regatan de la landgrafoj de Hesio-Kaselo.
En la ruino de la abateja preĝejo (ĝin forbruligis en 1761 intence francaj trupoj) okazas ĉiun jaron fama teatrofestivalo.