La aŭstralia teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo havis 27 sportistojn. Ili partoprenis en 5 fakoj. Flagtenanto de la aŭstralia teamo estis Adrian Costa dum la malferma ceremonio respektive Steven Bradbury dum la ferma. La sportistoj atingis 2 orajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 15-an rangon.
Kunordigis la teamon la Aŭstralia Olimpika Komitato.
La du orajn medalojn atingis:
Alisa Camplin en la virinaj aerials (aersaltoj) de liberstila skiado kaj
Steven Bradbury en la vira 1000-metra kuro de rapid-sketado.