Arnaud MONTEBOURG (naskiĝis la 30-an de oktobro 1962 en Clamecy) estas franca socialista politikisto kaj nuna ministro pri "produktada rektifo" (ministre du redressement productif) en la ministraro unua de Jean-Marc Ayrault ekde la 16-a de majo 2012.
Montebourg aniĝis al la Socialista Partio en 1985. Li oficiis interalie kiel asemblea deputito (elektita en Saône-et-Loire) kaj prezidento de la Ĝenerala Konsilio de Saône-et-Loire.