La Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo (france "Institut d'études politiques de Paris" aŭ "IEP de Parizo"), ofte kromnomita « Sciences Po » aŭ « Sciences Po Paris », estas grand établissement en la sektoro de sociaj sciencoj kaj internaciaj rilatoj. Ankaŭ estas instruoj pri juro, financo, regado de homrimedoj, komunikado, merkatado, ĵurnalismo, urboplanado. La lernejo estas fama pro sia instrukvalito kaj postuloj. La pruvo de tio estas la akcepta procento al la unua lernjaro, kiu estis nur 10 % por la lernkomenco de 2013.
La Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo estas ŝtata organizaĵo kun scienca, kultura kaj profesia tipo per la Dekreto de la 18-a de januaro1969[4].
La dekreto de la 10-a de majo 1985[5] konsentas al ĝi la statuson de "grand établissement" kreita per la leĝo Savary[6].
La Instituto estas administre kaj finance regata de la Nacia Fonduso de Politikaj Sciencoj, privata fonduso agnoskita kiel publike utila kaj kreita por tio okaze de ĝia ŝtatigo.
De 1950, la direktoro de la Instituto, nun Frédéric Mion, ĉiam estis ankaŭ administranto de la Fonduso. La prezidanto de la Fonduso, nun Jean-Claude Casanova, estas plenrajta membro de la direkta konsilio de la Instituto.
Direktoroj
De 1950, la direktoro de la IEP de Parizo ĉiam estis administranto de la Nacia Fonduso de Politikaj Sciencoj.
La IEP de Parizo oriiginas el la Libera Lernejo pri Politikaj Sciencoj, kromnomita « Sciences Po Parizo », privata organizaĵo fondita en 1872 de Émile Boutmy.
2012 : malfacila sukcedo kaj kontestado de la administraj kaj lernaj direktojn
Sekve de la morto de Richard Descoings, Hervé Crès, vicdirektoro, estis nomumita provizora administranto de Sciences-Po Parizo[9]. Li estis elektita por tiu posteno la 30-an de oktobro2012 de la Direkta Konsilio[10].
Sekve de kontrolo farita inter fino de 2011 kaj junio 2012, la Revizora Kortumo severe kritikis la estraron de la IEP pro ties financa regado, aparte ekde la « jaroj Descoings ».
Deposte 2000, les campus internationaux du Balotantaro universitaire de Sciences Po proposent le Bachelor de Sciences Po enrichi de un projet pédagogique centré sur les études de une zone géographique :
Universitataj areoj en Nancy : Eŭropo - Francio - Germanio
Kreita en 2000 en la urbo Nancy, ĝi estas la unua universitata areo en regiono, la franca-germana eŭropa universitata areo fakiĝis pri francaj-germanaj rilatoj kaj la eŭropa projekto ; duono el la studentoj estas germanparolantoj kaj duono francparolantoj. Estas du kursaroj : trilingva kursaro (franca, germana, angla) kaj dulingva kursaro (germana kaj angla) kun intensaj kursoj de franca lingvo. Je apartaj kondiĉoj, estas ankaŭ kursoj de araba, hispana, itala, sveda aŭ rusa lingvoj. Tiu kursaro, kiu ekzistas ekde 2000, akceptas centon da studentoj kaj estas nun estrata de François Laval.
La preparado al administraciaj konkursoj estas ekde la fino de la 19-a jc unu el la historiaj funkcioj de la organizaĵo, kiu produktas grandan parton se ne la tuton de la akceptitoj de iuj administraciaj konkursoj.