Ar-Radi aŭ Abu 'l-Abbas Muhammad ibn Ĝa'far al-Muqtadir (arabe أبو العباس محمد بن جعفر المقتدر) (907 – 23 decembro 940), ofte konata simple laŭ sia regna nomo ar-Rāḍī bi-llah (arabe الراضي بالله, "Kontenta kun Dio"[1]), estis la 20-a Abasida kalifo, kiu regnis (pli ol regis) en Bagdado de 934 ĝis sia morto je aĝo de 33 en 940.
Li estis bonkorulo manipulata de ĉefministro Ibn Raik, dum veziroj estis enprizonigitaj kaj la aŭtoritato de la kalifo etendis nur ĉirkaŭ Bagdado mem. Dume la Hanbalistoj faris sunaisman inkvizicion kontraŭ vino, muziko, komerco ktp.
Ar-Radi estis ofte konsiderata kiel la lasta reala kalifo: nome lasta kiu preĝis vendrede, kiu tenis kunsidojn por studi kun filozofoj kaj por decidi la ĉiutagajn aferojn aŭ kiu estis konsilita pri la aferoj de la Ŝtato; la lasta kiu distribuis malavare inter malriĉuloj aŭ kiu intermetiĝis por malpliigi la severecon de oficiroj.
Referencoj
- Tiu teksto estis adaptita el la verko de William Muir en publika havaĵo nome "The Caliphate: Its Rise, Decline, and Fall".