Abu Muhammad Musa ibn Mahdi al-Hadi (arabe أبو محمد موسى بن المهدي الهادي) (147 Heĝiro [764]; 170 H [786])[1] estis la kvara abasida kalifo. Li sukcedis sian patron Al-Mahdi kaj regis de 169 H (785) ĝis sia morto en 170 H (786).[2]
Al-Hadi estis la plej aĝa filo de Al-Mahdi kaj Al-Ĥajzuran kaj kiel sia patro li estis tre malferma al la popolo de sia imperio kaj permesis al civitanoj viziti lin ĉe la palaco en Bagdado kaj aliri lin. Tiele li estis konsiderata "klerisma reganto", kaj daŭrigis la progresemajn movojn de siaj abasidaj prauloj.
Lia mallonga regado suferis nombrajn militajn konfliktojn. La ribelo de Husajn ibn Ali ibn Hasan eksplodis kiam Husajn deklaris sin kalifo en Medino. Al-Hadi subpremis la ribelon kaj mortigis Husajn kaj multajn el liaj sekvantoj, escepte Idris bin Abdallah, kuzo de Husajn, fuĝis kaj helpata de Vadih, nome egipta poŝtadministranto, alvenis al Maroko kie li fondis la Idrisidan ŝtaton. Al-Hadi ankaŭ subpremis ribelon de Ĥariĝistoj kaj kontraŭis invadon de la Bizancanoj kiuj devis retiriĝi dum la Abasidaj armeoj fakte kaptis iom da teritorioj el ili.
Al-Hadi estis sukcedita de sia pli juna frato, Harun ar-Raŝid.
Referencoj
- ↑ Al-Sujuti, Tariĥ Al-Ĥolafa'a (La historio de kalifoj)
- ↑ Stanley Lane-Poole, The Coins of the Eastern Khaleefahs in the British Museum
Bibliografio
- Al-Tabari, volume XXX "The Abbasid Caliphate in Equilibrium," trad. C.E. Bosworth, SUNY, Albany, 1989
- Al-Masudi, The Meadows of Gold, The Abbasids, trad. Paul Lunde kaj Caroline Stone, Kegan Paul, Londono kaj Novjorko, 1989