En 2002 Katalunio kaj la tuta mondo dediĉis la jaron al la memoro de Antoni Gaudí i Cornet – unu el plej kreivaj kaj originalaj arkitektoj kaj desegnistoj.
Templo Sankta Familio en Barcelono, Katalunio. Ĝi estas lia plej konata verko; temas pri granda katolika preĝejo, preskaŭ katedralo, al kiu li dediĉis la lastajn jarojn de sia vivo, kaj kiu, preskaŭ 80 jarojn post lia morto, ankoraŭ ne estas finita. Tamen, ĝi estas unu el la plej vizitataj turismaj lokoj el Hispanio
Naskita en Reus, li diplomitiĝis en 1878 en Barcelono, kie li komencis sian artan agadon en ideala momento por sia personeco: meze de la kultura kaj politika renesanco (renaskiĝo), en la momento de ekonomia prospero kaj kreskado de urboj. Li ricevis helpon de tiutempaj riĉuloj, kiuj volis sekvi la kulturajn eŭropajn tendencojn kaj stilojn de tiu tempo. Lin multe influis la teorioj de E. Viollet-le-Duc, J. Ruskinz kaj la pensmaniero de la secesia generacio, kunigita ĉirkaŭ la Universala Ekspozicio en 1888. Tro frue, tamen, li forlasis la historiajn stilojn, regantajn en la eklektikismo de la 19a jarcento, kaj formulis personan estetikon, kiu faras lian stilon perfekte identigebla, sed samstaraj metiistoj de la epoko, ĉiujn erojn, tempe estas ege malfacile klasifikebla kiuj konsistigas la arkitektan spacon - en iu konkreta tendenco.
Grava biografia mejloŝtono estas rilatoj, kun la industria familio Güell [gŭej], kiu mendis de li sufiĉe multajn verkojn. Ĉi tiuj verkoj kreskigis lian famon en la barcelona regiono. Li, ekde tre juna aĝo, partoprenis en la konstruado de la baziliko Sagrada Familia (sankta familio), kio profundigis lian religian senton, kaj la ekskluzivan sindediĉon al la problemaro, devenanta de la realigado de sia originala arkitekturo.
Aliaj verkoj, sufiĉe konataj kaj esplorataj, estas La klostro de la terezaninoj, la Vilao Bellesguard [bejesgŭár], la Domo Batlló [bajjó], Palaco Güell, La Pedrera (la ŝtonminejo) (ĉiuj en Barcelono), la konstruaĵoj, faritaj en la nord-hispanaj urboj Comillas, Astorga kaj Leono, la interna reformado de la katedralo de Majorko kaj multaj aliaj.
Lia grandega kompetenteco kiel arkitekto de internoj permesis al li projektadi, en daŭra kunlaboro kun elstaraj metiistoj de la epoko , kiuj konsistigis la arkitektan spacon - fero, mebloj, vitraloj, skulptaj elementoj, mozaikoj, ceramiko, ktp, komencante ĉe organika koncepto de la tuta aranĝado, kaj de la integriĝo de ĉi tiuj elementoj en sian strukturon.
La arkitekto, admirata kaj pridiskutata pro la aŭdaco kaj originaleco de liaj kuraĝaj ideoj jam en sia tempo, post periodo de relativa forgeso kaj neglekto, nuntempe ĝuas popolan admiron, kaj en la tuta mondo lia aŭtoritato vere plifortiĝis en diversaj rondoj, ne nur fakaj.[5]