Anna Götz [goc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Götz Anna estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia patro estis Béla Götz.
Anna Götz[1][2] naskiĝis la 25-an de aprilo 1963 en Budapeŝto.
Biografio
Anna Götz maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1985. Ŝia ĉefinstruisto estis Tamás Szirtes. Ŝi apartenis al la Nacia Teatro (Budapeŝto) (1985–2000), poste ŝi ne apartenis al teatra trupo. En 2013 ŝi aliĝis al Gaja Scenejo. Ŝi ricevis premiojn inter 1986-1995. Ŝi naskis geĝemelojn al la unua edzo Ödön Rubold, ŝia dua edzo estas Tamás Böröndi.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
- Házasság szabadnappal (1984)
- Frici, a vállalkozó szellem (televizia filmo, 1993)
- A szalmabábuk lázadása (1999)
- Szabadságharc Szebenben (televizia filmo, 2007)
- Cop Mortem (2016)
- Jóban Rosszban (televizia serio, 2016)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Vivien Leigh, Silvia Navarro, Audrey Hepburn, Sophie Marceau, Helen Hunt[3]
Fontoj
Referencoj