Li akompanis sian patron Georgon la Longbrakan en lia militiro por konkero de Kievo, tamen post la venko li ne volis resti en ĉefurbo de la Kieva Regno, sed revenis en Vladimiron, urbo de la Rostova–Suzdala princujo. Post kiam lia patro mortis en 1157, la urboj Rostovo kaj Suzdalo elektis Andreon sia princo, kaj li poste transmovis sian kortegon en Vladimiron. Li instigis enmigradon en la princujon, fortikigis kaj teritorie grandigis Vladimiron, konstruigis preĝejojn.
Post kiam li kaj liaj aliancanoj sturmis kaj prirabis Kievon en la jaro 1169ª, Andreo iĝis la ĉefprinco de la Kieva Regno. Li tamen ne restis en Kievo, kiu ĝis tiam estis ĉiama kaj nepra rezidejo de la regnestroj; unue en la regna historio li disigis la nociojn «regnestra trono» kaj «la Kieva trono». Anstataŭe Andreo faris Vladimiron ĉefurbo de la Regno, dum Kievo iĝis ordinara princuja ĉefurbo, kie li surtronigis sian parencon. Li postulis poste, ke ankaŭ Novgorodo akceptu de li proponitan princon.
Dum sia regado, Andreo postulis obeemon de la princoj kaj provis malgrandigi potencon de la bojaroj. Sekve liaj korteganoj komplotis kontraŭ li kaj murdis lin.