Andreas Heinrich August HATHAM (naskiĝinta la 22-a de junio 1798 en Arnstadt, mortinta samloke la 12-an de decembro 1866) estis germana pedagogo kaj regionhistoriisto.
Post la lernejo (1820) Hatham studis teologion kaj pedagogikon en Jena deĵoronte kiel privata instruisto kaj edukisto i.a. en Bavario. En 1831 li revenis al la naskiĝurbo kie li fondis privatan klerigejon (verŝajne en sia loĝejo en Erfurter-strato nr 22 - kie estis la libropresejo Otto Böttner). Malgraŭ granda nombro da aliĝintoj tiu ĉi institucio nur mallonge funkciis kaj fermitis jam en 1836. La saman jaron fonditis de Hatham kune kun Ernst John la pormetiista societo Gewerbeverein. Tiam li ekestis gvidanto de edifaj preĝadoj en la Hospitalo Sanktaj Georgo kaj Jakobo kaj en la prizono. Krome li estis ĉefa kantisto ĉe Bach-kirko.
Kiel skriblerniganto kaj kopiisto li perlaboris sian vivon ankaŭ: sed regionhistorie plej gravis lia verkista agado. Li verkis la enhave ege interesan libron: Arnstadt nach seinen gegenwärtigen Verhältnissen und unter Beifügung vieler gechichtlicher Notizen, sowie einer kurzen, getreuen Schilderung seiner Umgebung dargestellt. Ein Hand- und Adressbuch für Einheimische und Fremde (1841).
Hatham estis la edzo de Albertine Emilie Charlotte (fraŭlina nomo: Baum) el Angelroda.