András Veres [andrAŝ vereŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Veres András estis hungara literaturhistoriisto, altlerneja instruisto. Lia patro estis József Veres (ministro).
András Veres[1] naskiĝis la 10-an de majo 1945 (nun 1945-05-10) en Pestszenterzsébet (nuntempa distrikto en Budapeŝto).
András Veres maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris filozofian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1968, sociologian diplomon en 1985. Depost la unua diplomo li laboris en akademia literatura instituto. Li ankaŭ instruis en la menciita universitato inter 1970 kaj 2007, en Universitato Janus Pannonius inter 1993–1996, en Juda Universitato (Budapeŝto) inter 1998–2007. Li kandidatiĝis (CSc) en 1990, li doktoriĝis (DSc) en 1998 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia edzino naskis unufoje. Li ricevis premiojn inter 1979-2013.