Li estas membro de la Partido Aprista Peruano, oficiala nomo de la historia movado APRA (Alianco popola revolucia amerika).
Unuaj paŝoj
Alan García naskiĝis en mezklasa familio, kun granda tradicio en la APRA. Lia patro troviĝis malliberigita kiam li naskiĝis, kaj nur konis sian filon post kvin jaroj. Alan fariĝis ano de la junula branĉo jam 17-jara.
En 1978, la fondinto de la APRA, Víctor Raúl Haya de la Torre petas lin reveni en Peruon, kiam la registaro de Bermúdez kreas la kondiĉojn de restaŭrado de civila registaro kaj permesas la reorganizadon de la politikaj partioj.
Unua prezidanteco
Alan García estis kandidato de la APRA por la ĝeneralaj prezidentaj balotoj de 1985. Li estas elektita, kaj fariĝas la unua Prezidento de la partio post 60 jaroj de ĝia fondiĝo. Li estis nur 36-jara.
Lia prezidenteco estis tre diskutata. Ĉefe la malbona ekonomia stato multe pezas super la politiko de lia registaro.
Peruo suferas inflacion de 120 % en 1987, 1722 % en 1988, 2776% en 1989, kaj eĉ 7649% en 1990. Li devas krei novan monunuon, la intion.
En la elektoj de 1990 estas elektita prezidento la eksterpartia Alberto Fujimori.
García estas juĝata en 1991, akuzita pro korupto, sed sen sekvoj. En 1992, li estas nomata ĝenerala sekretario de sia partio.
Post la mempuĉo de Fujimori, la hejmo de García estas okupata de la militistoj. Li petas politikan azilon en Kolombio kaj poste en Francio.
Li revenas en 2001 por la novaj prezidentaj elektoj. Li surprizas multajn kiam li fariĝas la dua plej voĉdonata kandidato. En la dua balotado li perdas fronte al Alejandro Toledo.
Dua prezidanteco
En 2006 li estas denove kandidato. Li fariĝas la dua plej balotata kandidato en la unua rondumo, antaŭ la oficiala Lourdes Flores Nano, kaj venkas en la dua rondo fronte al Ollanta Humala.
En tiu ĉi prezidenteco la registaro de García sekvas ortodoksan politikon rilate ekonomion. En ekstera politiko li ĝenerale sekvas porusonan politikon, kun diversaj alfrontiĝoj kun venezuela prezidento Hugo Chávez. En junio 2009 okazis fortaj protestoj, precipe fare de indiĝenoj de Perua Amazonio, kiuj protestis kontraŭ nova leĝo ebliganta la ekspluatadon de la naturaj riĉaĵoj de tiu regiono.
Publikigaĵoj
Alan García estas aŭtoro de diversaj verkoj pri Peruo aŭ Latinameriko: