Ajman az-Zaŭahiri (arabe أيمن محمد ربيع الظواهري, ʾAjman Muḥammad Rabīʿ aẓ-Ẓaŭāhirī; naskiĝis la 19-an de junio 1951 en Kairo, mortis la 31-an de julio 2022 en Kabulo) estis egipta kuracisto kaj teroristo kiu estris la ĝihadisman grupon al-Kaida.[1][2]
Oni supozas, ke li planis la atencon kontraŭ usona militŝipo en Jemeno en la 12-a de oktobro 2000 kaj ke li kunordigis la atencojn de la 11-a de septembro 2001.[3]
Li estis estro de la terorisma organizaĵo Egipta Islama Ĝihado. Li estis konata tutmonde kiel mentoro, kuracisto kaj plej proksima kunlaboranto de Osama Bin Laden, ankaŭ kiel aktiva integranto de kelkaj islamismaj organizaĵoj kiuj fifaris atencajn atakojn tra la tuta mondo.[4] La FBI suspektas ankaŭ, ke li estis partoprenanto de la organizado de nombraj teroristaj atakoj kontraŭ interesoj de Usono kaj de aliaj landoj de Okcidento, inklude la atakojn al ambasadejoj de Usono en Kenjo kaj Tanzanio la 7-an de aŭgusto 1998.[5]
Ajman az-Zaŭahiri parolis tri lingvojn: nome araba, angla kaj franca.[6] Oni konis lin per variaj kromnomoj, inter ili, Abu (patro de) Abdallah, Abu Muhammad, Abu Fatima, Muhammad Ibrahim, Abu al Mu'iz, La Doktoro, La Profesoro, La Emiro, Nur, Ustaz (Instruisto) kaj Abdel Muaz; li estis citita foje ankaŭ kiel «Doktoro Morto» aŭ «Kuracisto de la Morto».[7][8]
Je la morto de Osama Bin Laden, li iĝis la plej serĉata teroristo en la mondo.[9][10][11] La FBI proponis 25 milionojn da dolaraj por lia kapto.[12]
La 1-an de Aŭgusto 2022 la usona prezidento Joe Biden informis, ke Usono estis mortiginta Ajman az-Zaŭahiri, estro de al-Kaida, per atako de armita telestiraviadilo antaŭ du tagoj en Kabulo, Afganio, kie li estis loĝanta.[13]
Notoj
Bibliografio
- Kepel, Gilles; & Jean-Pierre Milelli (2010), Al Qaeda in its own words, Harvard University Press, Cambridge & London, ISBN 978-0-674-02804-3.
- al-Zawahiri, Ayman, L'absolution, Milelli, Villepreux, ISBN 978-2-916590-05-9.
- Ibrahim, Raymond (2007), The Al Qaeda Reader, Broadway Books, ISBN 978-0-7679-2262-3.