Agentejoj de la Eŭropa Unio
La Agentejoj de la Eŭropa Unio[1] estas instancoj regataj de publika juro kun propra jura personeco aparta de la ĉefaj eŭropuniaj institucioj (Komisiono, Parlamento, Konsilio de Ministroj, ktp.). Ili estis kreitaj kun la celo de geografia malcentralizo kaj la malkoncentriĝo de iuj teknikaj aŭ sciencaj taskoj de la Eŭropa Unio.
Historio
La principo de malcentralizo de la organoj de Eŭropa Unio devenas de la 1970-aj jaroj kun la kreado de la Eŭropa Centro por la Disvolviĝo de Profesia Trejnado kaj la Eŭropa Fondaĵo por la Plibonigo de la Vivo kaj Laborkondiĉoj.
Dua serio de agentejoj estis kreita en la 1990-aj jaroj kun senkaŝa deziro al dislokadigo.
Kun la apero de la novaj kolonoj de la Eŭropa Unio, tria grupo de agentejoj estis kreita de 2003.
Kun la validiĝo de la Lisbona Traktato la 1-an de decembro 2009, la kolona strukturo de la Eŭropa Unio malaperis. La kategoriigo de agentejoj laŭ la kolono, al kiu ili apartenas, ankaŭ malaperis.
Ĉar la agentejoj estis kreitaj laŭ-kaze laŭ la specifaj bezonoj de la Eŭropa Unio, ilia funkciado ne estas tre normigita. En 2012, Eŭropa Unio adoptis ĝeneralan orientiĝon por harmoniigi la agentejojn, plifortigi ilian koherecon kaj ilian efikemon[2]. Fine, tiuj reguloj devus precipe influi la nomojn de agentejoj.
Buĝeto
La totala buĝeto de la agentejoj (ĉiuj kategorioj kombinitaj krom CRU/SRB) sumiĝis al 4,2 miliardoj da eŭroj en 2018 (kompare kun 3,5 miliardoj da eŭroj en 2017)[3].
Listo de la agentejoj
Malcentralizigitaj agentejoj
Nomo |
Kodo |
Sidejo |
Fondodato |
Membroŝtatoj, kunlaborantoj kaj observantoj
|
Ununura Rezolucia Estraro |
CRU (SRB) |
Bruselo |
2014 |
Anoj de EU
|
Eŭropa Aŭtoritato pri Laborado |
AET (ELA) |
Bratislavo |
2019 |
Anoj de EU
|
Eŭropa Agentejo pri Ofica Sekureco kaj Saneco |
EU-OSHA |
Bilbao |
1994 |
Anoj de EU, kaj observantoj: Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio
|
Eŭropa Agentejo pri la Disvolviĝo de Profesia Trejnado |
Cedefop |
Tesaloniko |
1975 |
Anoj de EU, kaj observantoj: Islando, Norvegio
|
Eŭropa Fondaĵo por Plibonigo de la Viv- kaj Laborkondiĉoj |
EUROFOUND |
Dublino |
1975 |
Anoj de EU, kaj observantoj: ELKA
|
Eŭropa Vivmedia Agentejo |
EEA |
Kopenhagen |
1994 |
Anoj de EU, Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio, Svislando, Turkio, kunlaborantoj: Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kosovo, Montenegro, Nord-Makedonio, Serbio
|
Eŭropa Instituto de Novigo kaj Teknologio |
IET |
Budapeŝto |
2010 |
Anoj de EU
|
Eŭropa Fondaĵo por Trejnado |
ETF |
Turino |
1994 |
Anoj de EU, Eŭropa Komisiono
|
Eŭropa Observejo pri Drogoj kaj Toksomanioj |
OEDT |
Lisbono |
1993 |
Anoj de EU, Eŭropa Komisiono, Eŭropa Parlamento, Norvegio, Turkio, observantoj: Konsilio de Eŭropo, Monda Organizaĵo pri Sano
|
Eŭropa Agentejo pri Kuraciloj |
EMA |
Amsterdamo |
1995 |
Anoj de EU, Eŭropa Komisiono, Eŭropa Parlamento, observantoj: Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio
|
Oficejo pri Intelekta Proprieto de Eŭropa Unio |
EU IPO |
Alikanto |
1999 |
Anoj de EU, Eŭropa Komisiono
|
Komuna Oficejo pri Vegetaĵa Diverseco |
OCVV |
Angers |
1994 |
Anoj de EU, Eŭropa Komisiono
|
Tradukcentro por la Instancoj de Eŭropa Unio |
CDT |
Luksemburgo |
1994 |
Anoj de EU, Eŭropa Komisiono
|
Eŭropa Instanco pri Nutraĵa Sekureco |
EFSA |
Parmo |
2002 |
Anoj de EU, kaj observantoj: Eŭropa Komisiono, Islando, Norvegio, Svislando
|
Eŭropa agentejo pri Mara Sekureco |
AESM |
Lisbono |
2002 |
Anoj de EU, Eŭropa Komisiono, Islando, Norvegio
|
Eŭropa Aviada Sekureca Agentejo |
AESA |
Kolonjo |
2003 |
Anoj de EU, Eŭropa Komisiono, Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio, Svislando, kaj observantoj: Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kartvelio, Moldavio, Montenegro, Nord-Makedonio, Serbio
|
Eŭropa Agentejo pri Sekureco de Retoj kaj Informo |
ENISA |
Iraklio |
2005 |
Anoj de EU
|
Eŭropa Centro pri Preventado kaj Konrolado de Malsanoj |
ECDC |
Stokholmo |
2005 |
Anoj de EU, Eŭropa Komisiono, Eŭropa Parlamento, observantoj: Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio
|
Agentejo de Eŭropa Unio por la Kosma Programo |
EUSPA |
Prago |
2021 |
Anoj de EU
|
Agentejo de Eŭropa Unio pri Fervojoj |
ERA |
Valenciennes kaj Lillo |
2004 |
Anoj de EU, Eŭropa Komisiono, Norvegio
|
Agentejo de Eŭropa Unio pri Fiŝkapta Kontrolado |
EFCA |
Vigo |
2005 |
Anoj de EU, Eŭropa Komisiono
|
Agentejo de Eŭropa Unio pri Kemiaĵoj |
ECHA |
Helsinko |
2007 |
Anoj de EU, Eŭropa Komisiono, Eŭropa Parlamento, observantoj: Islando, Norvegio
|
Eŭropa Instituto pri Genra Egaleco |
EIGE |
Vilno |
2007 |
Anoj de EU
|
Agentejo de Eŭropa Unio por Trejnado de Polico |
CEPOL |
Budapeŝto |
2005 |
Anoj de EU, kunlaborantoj: Islando, Norvegio, Svislando
|
Eŭropolo |
Europol |
Hago |
1999 |
Anoj de EU
|
Justica Kunlaborada Agentejo de Eŭropa Unio |
Eurojust |
Hago |
2002 |
Anoj de EU
|
Agentejo pri Fundamentaj Rajtoj de Eŭropa Unio |
FRA |
Vieno |
2007 |
Anoj de EU, Eŭropa Komisiono, Konsilio de Eŭropo
|
Agentejo de Eŭropaj Reguligistoj de Elektronikaj Komunikadoj |
ORECE |
Rigo |
2010 |
Anoj de EU, Eŭropa Komisiono
|
Eŭropa Konsilio pri Sistema Risko |
ESRB |
Frankfurto |
2010 |
Anoj de EU
|
Agentejo por la Kunlaboro de Energiaj Reguligistoj |
ACER |
Ljubljano |
2011 |
Anoj de EU
|
Eŭropa Banka Aŭtoritato |
ABE (EBA) |
Parizo |
2011 |
Anoj de EU
|
Eŭropa Aŭtoritato pri Financaj Merkatoj |
AEMF |
Parizo |
2011 |
Anoj de EU
|
Eŭropa Aŭtoritato pri Asekuro kaj Profesiaj Pensioj |
EIOPA |
Frankfurto |
2011 |
Anoj de EU
|
Agentejo por Azilo de Eŭropa Unio |
BEAMA (EASO) |
La-Valeto |
2011 |
Anoj de EU
|
Eŭropa Agentejo por la Funkcia Administrado de Grandskalaj Informaj Sistemoj en la Spaco de libereco, sekureco kaj justeco |
EU-LISA |
Talino |
2012 |
Anoj de EU
|
Eŭropa Agentejo pri Landlimaj kaj Marbordaj Patroloj |
EBCG (Frontex) |
Varsovio |
2016 |
Anoj de EU krom Irlando kaj anoj de Schengen-spaco
|
Eŭropa Agentejo pri Defendo |
EAD |
Bruselo |
2004 |
Anoj de EU, Eŭropa Komisiono, kunlaboranto: Norvegio
|
Plenumaj Agentejoj
Temas pri instancoj respondecaj por plenumi iujn taskojn rilate al Komunumaj politikoj. Ilia ĉefsidejo estas aŭ en Bruselo aŭ en Luksemburgo.
Agentejoj pri la komuna sekureca kaj defenda politiko
Referencoj
|
|