Agadfilmo (aŭ agadplena filmo) estas speco de komerca amuzfilmo, en kiu la eventoj kutime okazas depende de spektakle filmitaj batal- kaj perforto-scenoj, kies ĉefa celo estas distri kaj amuzi. La tie prezentita perforto ofte ne estas realisma.
En la filmo plej ofte okazas bataloj, luktoj inter Bono kaj Malbono, kie la bona figuro estas ofte forta vira heroo, kiu reprezentas unuecan moralon (bonulo kontraŭ malbonuloj, protekto de la malfortuloj, justeco por la suferantoj ktp).