La afrika franko (loke nomata CFA franko aŭ simple franko) estas la monunuo uzata en dek du iamaj Francaj kolonioj, en unu iama Portugala kolonio kaj en unu iama Hispana kolonio en Afriko. La nomo CFA origine estis la mallongigo de Franc des Colonies Françaises d'Afrique (Franko de la Francaj kolonioj en Afriko). En 1958 ĝi ŝanĝiĝis al Communauté française d'Afrique (Franclingva komunumo de Afriko) Ekde 1960 la valuto estas klasifikita kiel Afrika Mona Unio en la kazo de okcidentafrikaj ŝtatoj kaj kiel Afrika Mona Unio en Mezafriko. Iam la valoro estis ligita al la franca franko, nun al eŭro.
Du versioj
Ekzistas du versioj de la afrika franko, kiuj ambaŭ estas garantiataj de Francio: la okcidentafrika franko (ISO-simboloXOF) kaj la ekvatorafrika franko (ISO-simbolo XAF). Ili estas samvaloraj (1 EUR = 655,957 XAF/XOF), sed ne interŝanĝeblaj surloke.