La Eritrea nakfo estas la nacia valuto de Eritreo, enkondukita en 1997. Unu nakfo estas dividita je cent cendoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas ERN. La nakfo estas fikse ligata al la usona dolaro je kurzo 1 dolaroj : 15 nakfoj. La valuta nomo cetere venas de la urbo Nakfa en norda Eritreo.