Adolf, filo de poŝt-oficisto, travivis en Asperg (Virtembergo, Germana Regno) pezan junaĝon pro la dua mondmilito, kiu forprenis de li la patron, kaj pro la postmilita mizero. Post la maturec-ekzameno 1950 en Urach kaj stud-restado en Elmhurst College (Illinois, Usono) li studis teologion, ĉefe en Tübingen. Paralele li brile trapasis la ekzamenon kiel samtempa interpretisto kaj tradukisto pri la angla lingvo.
Li ordiniĝis je 1957 en la Evangelia Landa Eklezio de Virtembergo kaj fariĝis vikario. Poste ekde 1960 li deĵoris kiel pastoro 12 jarojn en Gechingen kaj ekde 1972 19 jarojn en Bissingen an der Teck ĝis la pensiiĝo en 1991. Tiam li translokiĝis al Kirchheim unter Teck kaj la lastajn jarojn li loĝis en Weilheim an der Teck - la lastaj tri loĝlokoj situas tre proksime unu de la alia, kiel montras la komuna nomero Teck, loka monto, kiu de malproksime dominas la silueton.
En 1959 li edziĝis kun Grete Schmid, filino de pastoro. Ŝi fariĝis la koro de la familio kaj la animo de lia paroĥa kaj esperantista laboro. Ili havas tri infanojn: Ulrike, Georg kaj Regina (kiu nun nomiĝas Regina Lorösch[1] kaj nun gvidas la Esperanto-grupon de Kirchheim unter Teck). Grete mortis la 9-an de novembro 2019.
Li multe tradukis, ĉefe religiajn kantojn. De la originaloj li ĉiam volis konservi la profundecon de la enhavo, for de ĉiu banaleco, laŭeble ĉiujn nuancojn de la teksto, sen fremdaj aldonoj nur pro rimo aŭ ritmo ("kejloj"), kaj nepre la intencon de la poeto. Plej grave por li estis ankaŭ, ke la himnoj estu bone kanteblaj. Lingve perfektema, li ofte poluris fremdajn tradukojn kaj metis severan mezurilon al la propraj.
Burkhardt de 1986 ĝis sia morto estis ano de la Internacia Sciencista Kolegio de AIS San-Marino. Dum sia konferenco en 2004 en Komárno AIS dediĉis sian simpozion pri interreligia dialogo honore al li.
Verkoj
Temas nur pri elekto. La kompletan bibliografion de lia verkaro, kunmetitan de Reinhard Haupenthal, oni trovas en "Esperante kaj Ekumene" (vidu sube!), p. 341-354.
Kvankam Adolf Burkhardt ne plu povis festi sian naskiĝjubileon sur ĉi tero, li tamen kun granda ĝojo povis transpreni la fest-libron kadre de ceremonio, okazinta la 17-an de januaro2004 en sia hejmurbo Weilheim an der Teck kun pli ol cent honoraj gastoj. Reinhard Haupenthal faris la laŭdacion, kaj la eldonistino Irmi Haupenthal transdonis la unuan ekzempleron.