Abugido (አቡጊዳ Abugida, de la unuaj signoj de la Geeza alfabeto) estas skribsistemo, en kiu signo reprezentas konsonanton kun defaŭlta vokalo (tipe, mallonga a aŭ ŝvao) kaj la aliaj vokaloj indikiĝas per modifoj de la baza signo. La literoj ne sekvas unu la alian, sed ili estas grupigitaj je silaboj. Ĝi ankaŭ estas erare titolita kiel silabaro.
En abugidaj sistemoj signaro de unu silabo konsistigas la fundamenton de la skribo; la silaberoj estas konstruitaj el malgrandaj pecoj. Ĉiu konsonanto enhavas Enan Vokalon, kiu povas esti modifita per kelkaj vokalaj signoj. Tiel en la hinda Nagario-skribsistemo la signo क signifas la silabon ka. Per aldonado de vokala signo oni ekzemple povas skribi la silabon के ke.
Vokalaj signoj
La nememstara vokala signo ne povas stari por si mem, sed ĝi formiĝas kune kun la konsonanta signo fiksan unuecon. El la baza silabo ल la estiĝas per la vokalaj signoj ला lā, लि li, ली lĪ, लु lu, लू lū, ले le, लै lai, लो lo kaj लौ lau
La termino “Abugido” estis de la lingvosciencisto Peter T. Daniels kaj staras kontraste al la termino Abjad’, kiu estas skribsistemo sen vokalsignoj. La nomo devenas — kompare al la nomo de ”Alfabeto” devenas de la du unuaj literoj en la greka alfabeto — de la unuaj tri literoj de la geeza alfabeto. En la angla oni ofte diras alphasyllabary.
Netipa Abugido
Unu ekzemplo de netipa abugido estas Kanada indiĝena silabaro, la aro de skribsistemoj kiujn kristanaj misiistoj kreis por indiĝenaj popoloj de nuna Kanado kaj norda Usono en la komenco de la 19-a jarcento. En ĝi vokaloj estas reprezentataj ne per aldonitaj signopartoj, sed per orientiĝo de la konsonanta signo. Ekzemple:
ᐃ
i
ᐱ
pi
ᑎ
ti
ᐊ
ᐅ
a
o
ᐸ
ᐳ
pa
po
ᑕ
ᑐ
ta
to
ᐁ
e
ᐯ
pe
ᑌ
te
Skribsistemoj surbaze de la kanadaj indiĝenaj silabaroj estas uzataj nuntempe por ĉiuj dialektoj de kria lingvo, la inuktituta lingvo de Kanado (aparte en Nunavuto) kaj okaze por kelkaj aliaj indiĝenaj lingvoj kiel la aniŝinabeka, la nigrapieda, la dakelha, la ĉipevajana, la slejveja, la tliĉoa kaj la danezaa. Ili grave malsamas je formo kaj signifo de simboloj, sed la ĝenerala principo — ke ĉiu litero signifas unu silabon kaj ke formo de simbolo montras konsonanton kaj ĝia orientiĝo montras la vokalon — restas la sama en ĉiuj tiuj skribsistemoj.
Parenceco
Al la koncepto de la Abugido similas la korea skribsistemo, en kiu oni kunmetas la silaboj el solaj literoj; sed neniu litero povas esti memstara.