La tamila lingvo estas dravida lingvo, parolata de 65 milionoj da parolantoj de tamiloj ĉefe en sudokcidenta Barato kaj en du partoj de Srilanko: en la norda parto de la insulo (de la tiel nomataj "srilankaj tamiloj", kies prapatroj loĝis tie dum jarmiloj) kaj en la montaro de la suda parto de la insulo (de la tiel nomataj "hindaj tamiloj", kies prapatroj estis devigitaj translokiĝi tien dum la tempo de la Brita imperio por labori en la teplantejoj).
La tamila lingvo estas ankaŭ parolata interalie en Malajzio kaj Singapuro. Ĝia ISO-kodo estas ta. Ekzistas Vikipedio en la tamila lingvo, nome Tamillingva Vikipedio.