ABE Shinzō en januaro 2006 kun Robert Zoellick , tiutempe vicministro pri eksteraj rilatoj de Usono
ABE Ŝinzō (japane : 安倍 晋三, [abe ŝinzō]; naskiĝis la 21-an de septembro 1954 en Tokio , mortis la 8-an de julio 2022 ) estis japana politikisto el unu de la politike plej gravaj familioj de la lando. Li estis elektita ĝenerala sekretario de Liberala Demokrata Partio (LDP) la 20-an de septembro 2006 . Abe Ŝinzo estis la 90-a ĉefministro de Japanio de 2006 ĝis 2007 . Ekde la 26-a de decembro 2012 ĝis 2020 li denove plenumis la funkcion de ĉefministro de Japanio - se oni duafoje nombras lian postenecon (en iuj listigoj kalkuliĝas tiel), li do estis la 96-a ĉefministro.
La patrinflanka avo de Abe Ŝinzo estas Kishi Nobusuke , 56-a kaj 57-a ĉefministro de Japanio . La patro de Abe Shinzo estas Abe Ŝintaro , eksa ministro pri eksterlandaj aferoj kaj ĝenerala sekretario de LDP — la partio, kiu regas Japanion ekde la Dua mondmilito . Lia juna frato Kishi Nobuo estas konsilisto .
Vivo
Abe Ŝinzo naskiĝis en Tokia Metropolo , li estis registrita en la nomaron de urbeto Aburaja , distrikto Ocu de gubernio Jamaguĉi (nun parto de urbo Nagato ). Li diplomiĝis pri la fako politiko ĉe la fakultato pri juro de Seikei-Universitato en marto 1977 . Li dungiĝis ĉe Kobe Ŝtalo en aprilo 1979 . En 1982 , li foriĝis el la entrepreno, kaj eklaboris kiel sekretario de sia patro Abe Ŝintaro. En 1993 , li elektiĝis deputito .
En julio 2000 , Abe Ŝinzo iĝis vicĉefa sekretario de kabineto sub Mori Yoŝiro , kaj en aprilo 2001 , li konservis sian postenon sub Koizumi Jun'ichiro . En septembro 2003 , li iĝis ĝenerala sekretario de LDP . En septembro 2004 , li iĝis anstataŭulo de la ĝenerala sekretario de LDP kaj estro de la instigo-centro pri partia reformo. En oktobro 2005 , li iĝis ĉefa sekretario de kabineto sub Koizumi Jun'ichiro. En septembro, li elektiĝis estro de LDP.
La 26-an de septembro 2006 , li iĝis la 90-a ĉefministro de Japanio kaj demisiis de la ofico en septembro de 2007 .
La 8-an de julio 2022 Ŝinzo Abe estis murdita dum diskurso en Nara .
Eksteraj ligiloj