"ASTRA" (rumaneComplexul Naţional Muzeal "ASTRA") estas muzeo-komplekso pri rumana popoltradicia civilizacio kiu troviĝas en Sibiu, Rumanio, kaj arigas kvar etnologiajn kaj civilizaciajn muzeojn en la urbo, serion de laboratorioj por konservado kaj esplorado kaj dokumentada centro. Ĝi estas la posteulo de la ASTRA-Muzeo kiu ekzistis en la urbo ekde 1905. Ĝia moderna vivo komenciĝis kun la malfermo de La Muzeo de Popola Teknologio en 1964, nun La "ASTRA" Muzeo de la Tradicia Popoltradicia Civilizacio.
Ĝi estas la plej granda muzeo en libera aero en Rumano kaj unu el la plej grandaj en Europo[1].
Muzeo de la Kulturo kaj Civilizacio de la Romaa popolo
Unu el la plej gravaj projektoj de la muzea komplekso estis la malfermo de la nova muzeo nomata Muzeo de la Kulturo kaj Civilizacio de la Romaa popolo. Tiu projekto provis arigi kulturajn artefaktojn de la Romaa popolo (ankaŭ konata kiel Romanys), la nura grava etna grupo en Rumanio, kiu ankoraŭ ne havis propran muzeon.