La Aŭstralia Ĉefurba Teritorio (angle Australian Capital Territory, ACT) estas teritorio en Aŭstralio kaj ĉirkaŭas la ĉefurbon Kanbero. Ĝi estas enklavo en Novsudkimrio kaj la plej malgranda aŭtonoma (mem-reganta) unuo en Australio.
Kanbero situas nord-okcidente en la teritorio, kiu longas (nord-sude) proksimume 90 km kaj larĝas inter 30 kaj 50 km. Triflanke la teritorio havas naturajn limojn, la eksteraj akvodislimojn de riveraj valoj : Naas Creek sude, rivero Cotter okcidente, rivero Molonglo nord-oriente. La orienta limo estas la fervoja linio inter Goulburn kaj Cooma; la nord-okcidenta estas rekta linio.
La Teritorio de Golfeto Jervis aŭ en angla Jervis Bay Territory (mallongigita kiel JBT) estas teritorio de la Komunumo de Aŭstralio. Ĝi estis ĉirkaŭita de la ŝtato Novsudkimrio fare de la Komunuma Registaro en 1915[1][2] por ke la federacia ĉefurbo Kanbero havu aliron al la maro.[3]