Princo-elektisto Frederiko Aŭgusto la 1-a de Saksio, ofte nomata "Aŭgusto la Forta" (germane Friedrich August I., August der Starke; naskiĝis la 12-an de majo 1670 en Dresdeno kaj mortis la 1-an de februaro 1733 en Varsovio), estis eŭropa baroka reganto. Ekde la jaro 1697 li sub la nomo Aŭgusto la 2-a ankaŭ estis la reganto de Pollando-Litovio (pole August II Mocny, litove Augustas II (antrasis)) kaj do estis pola reĝo kaj litova grandduko.
Denaske li estis protestanto, sed por regi en Pollando-Litovio li devis konvertiĝi al katolikismo, kio malpopularigis lin en lia hejmlando Saksio, tradicie forta defendejo de la protestanta kredo en Eŭropo.
Li estis inter la plej pompaj eŭropaj regantoj de sia epoko kaj iĝis la prototipo de absolutisma reganto, kiu per konstruo de multekostegaj kasteloj kaj okazigo de luksaj festoj enscenigis sian riĉecon kaj potencon. Aparte li konstruis luksajn reprezentajn konstruaĵojn en siaj rezidejoj Dresdeno kaj Varsovio, kaj kompense tre ŝparis pri investoj en la malĉefurbaj partoj de Saksio kaj Pollando-Litovio.
Grandegajn sumojn ankaŭ kostis pluraj militoj, en kiu lia armeo partoprenis, antaŭ ĉio la Granda Nordia Milito, en kiu Aŭgusto havis centran rolon. Kadre de tiu milito li fine ja stabiligis sian regadon de Pollando-Litovio, sed tuteŭrope precipe fortiĝis la Rusia Imperio, kies influo ankaŭ al Pollando-Litovio intensiĝis, tiel ke fine de la 18-a jarcento, malpli ol 80 jarojn post la fino de la Granda Nordia Milito, la ŝtato Pollando-Litovio komplete malaperis kaj findividiĝis inter Rusio, Prusio kaj Aŭstrio-Hungario.
Informoj pri Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio) en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)