39420 Elizabethgaskell
|
asteroido
|
asteroido
|
Oficiala nomo
|
39420 Elizabethgaskell
|
Aliaj nomoj
|
2084 T-2 ; 1994 EX1
|
Malkovro
|
Malkovrintoj
|
I. van Houten-Groeneveld, C. J. van Houten kaj Tom Gehrels
|
Dato de malkovro
|
29-a de septembro 1973
|
Loko de malkovro
|
Monto Palomar (Usono) kaj Leiden (Nederlando)
|
Orbitaj ecoj
|
Asteroida familio
|
asteroida zono interna ĉefzono vd
|
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido
|
293,411 Gm (1,961 AU) 270,251 Gm (1,807 AU) 316,572 Gm (2,116 AU)
|
Discentreco
|
0,07894
|
Meza anomaliangulo
|
297,677° Epoko 23-a de marto 2018
|
Klinangulo
|
21,518°
|
Periodo
|
1003,287 tagoj (2,746 jaroj)
|
Longitudo de suprenira nodo
|
187,498°
|
Argum. de periapsido
|
317,673°
|
Terdistanco - Minimuma
|
125,065 Gm (0,83601 AU)
|
Fizikaj ecoj
|
Diametro
|
1,789 ± 0,211 km
|
Rotacia periodo
|
~4,375 tagoj (105 horoj)
|
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
|
Geometria albedo
|
0,503 ± 0,101
|
Observaj ecoj
|
Absoluta magnitudo
|
15,0
|
|
39420 Elizabethgaskell estas malgranda sed eksterordinare hela kaj malrapide rotacianta asteroido de la interna asteroida zono, ano de la Hungaria familio.
Malkovro
Ĝi estis malkovrita la 29-an de septembro 1973 de la usona astronomo Tom Gehrels de la Observatorio de la Monto Palomar (Usono) kaj de la nederlandaj geedzastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la Observatorio de Leiden (Nederlando) en la kadro de la "Dua Enketo pri Trojanoj" (angle Second Trojan Survey).
Nomo
Ĝi estis nomita en memoro de la angla romanistino Elizabeth Gaskell (1810–1865), bone konata pro ŝia romano Cranford (1852).
Eksteraj ligiloj