10168 Stony Ridge
|
asteroido
|
asteroido
|
Oficiala nomo
|
10168 Stony Ridge
|
Aliaj nomoj
|
1995 CN
|
Nomita laŭ
|
Observatorio Stony Ridge vd
|
Malkovro
|
Malkovrintoj
|
J. E. Rogers kaj J. B. Child
|
Dato de malkovro
|
4-a de februaro 1995
|
Loko de malkovro
|
Kantono Los-Anĝeleso
|
Orbitaj ecoj
|
Asteroida familio
|
asteroida zono vd
|
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido
|
412,922 Gm (2,760 AU) 376,793 Gm (2,519 AU) 449,051 Gm (3,001 AU)
|
Discentreco
|
0,08750
|
Meza anomaliangulo
|
96,871°
|
Klinangulo
|
7,403°
|
Periodo
|
1674,991 tagoj (4,586 jaroj)
|
Meza cirkulrapido
|
17,92 km/s
|
Longitudo de suprenira nodo
|
118,765°
|
Argum. de periapsido
|
287,149°
|
Terdistanco - Minimuma
|
230,409 Gm (1,540 AU)
|
Fizikaj ecoj
|
Observaj ecoj
|
Absoluta magnitudo
|
14,9
|
|
10168 Stony Ridge estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 4-an de februaro 1995 de la usonaj astronomoj John E. Rogers kaj Jack B. Child elde la Observatorio Stony Ridge en la montaro de la kantono Los-Anĝeleso, norde de Los-Anĝeleso (Kalifornio, Usono).
Nomo
Ĝi estis nomita en honoro kaj en memoro de la kompetentaj kaj talentaj amatoraj astronomoj kiuj fondis la Observatorion Stony Ridge, proksime Monto Wilson, en 1957. Ili estas Anthony L. Bland, Norman L. Boltz, Charles Buzzetti, George A. Carroll, Roy R. Cook, Alvin E. Cram, Roy K. Ensign, W. H. Griffith, Harold J. Ireland, J. George Moyen, Norris A. Roberts, Easy Sloman, John Sousa, John Terlep kaj Dave Thomas.[1] Ekfunkciinta en 1964, la observatorio estis uzita de la Aeronautical Chart and Information Center de Sankta Luiso por mapi la eblajn lokojn de surluniĝo por la projekto Apollo.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj