Želechovice nad Dřevnicí estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Zlín, en Regiono Zlín. Vivas ĉi tie 1 873 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Horní Lhota, Provodov, Lípa, Březůvky, Zlín kaj Březnice.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1261.
Ekde la 15-a de julio 1976 ĝis la 31-a de decembro 2008 Želechovice nad Dřevnicí estis parto de la statuta urbo Zlín, poste ĝi memstariĝis.
Tra la municipo kondukas ŝoseo I/49, kiu estas ĉefa tiro al Valaĥio kaj plu al Slovakio kaj unurela fervojlinio Otrokovice–Vizovice.
En la katastro de Želechovice troviĝas la jenaj protektitaj areoj: