Loĝantaro:
la popolo barioj estas la plej forta grupo de Ĝubao, ĉirkaŭ duono de la urbo estas katolika.
Historio
La 12-an kaj 13-an de junio 1947 en la urbo okazis Konferenco de la Sudana Administrado, kiu historiiĝis kiel Ĝubao-konferenco. En tiu konferenco la britoj kaj la reprezentantoj de Nord-Sudano decidis pri reunuiĝo de la lando, sen partopreno de la sud-sudanaj reprezentantoj.
La 8-an kaj 9-an de julio 1965 okazis en Ĝubao la t.n. Ĝubao-masakro. Oni tiam murdis 1400 homojn, inter ili reprezentantojn de la sud-sudana elito.
La 2-an de februaro 1977, ribelis la registaraj trupoj en Ĝubao.
Ĝis 2004 okazis tie bataloj, sed post la armistico, la regiono estis transdonita al la Liberiga Armeo de la Sudana Popolo (SPLA). Post morto de John Garang, gvidanto de SPLA, la loĝantoj de la urbo murdis 13 arabojn en la urbo kaj multajn forpelis.