Ĉiomanĝanto (el ĉio kaj manĝi) estas animalaj specioj kiuj manĝas kaj plantojn kaj animalojn kiel sia ĉefa manĝoresurso. Ili estas oportunemaj, ĝeneralaj manĝantoj ne specife adaptitaj al manĝo kaj digesto ĉu de viando ĉu de planta materialo ekskluzive.[1]Porkoj estas tre konata ekzemplo de ĉiomanĝanto.[2]
Korvoj estas alia ekzemplo de ĉiomanĝanto kiujn multaj homoj vidas ĉiutage.[3] Ankaŭ homoj estas ĉiomanĝantoj.[1][4] Tiu oportunemo estas avantaĝo por la prospero kaj pliiĝo de la specio antaŭ aliaj specioj kiuj nepre bezonas pli specifan manĝoresurson.
Kvankam estas informoj pri kazoj de plantomanĝuloj kiuj manĝas viandon tiel kiel ekzemploj de karnomanĝuloj kiuj manĝas plantojn, la klasigo aludas al adaptoj kaj ĉefa manĝoresurso de la specioj ĝenerale, tiel ke tiuj esceptoj ne faras la individuojn nek la speciojn ĉiomanĝantoj.
Plejparto de la specioj de ursoj estas konsiderata ĉiomanĝantoj, sed la dieto de individuoj povas gami el preskaŭ plantomanĝanto al preskaŭ ekskluzive karnomanĝuloj depende de la manĝodisponeblo kaj surloke kaj dumsezone. La Blanka urso povas esti klasita kiel karnovorulo dum la Granda pando preskaŭ ekskluzive manĝas bambuon kaj estas pro tio herbomanĝulo, kvankam pandoj manĝas ankaŭ viandon eventuale.