Rato (genro Rattus) - mamulo parenca al muso, sed pli granda (malofte pli ol 500 gramoj) kun longa vosto.
Ĝi estas ronĝulo preskaŭ ĉionvora.
Ratoj venis el Azio.
Ratoj apudvivas homojn, kaj atingis la preskaŭ tutan mondon sekvante ilin.
En urboj ili vivas kutime en kanaloj kaj kloakoj.
Ili estas ankaŭ bredataj kiel esplorbestoj kaj karesbestoj.
Ratoj ja ĉerpas el homa nutraĵaro.
La estimoj varias, sed probable inter unu kvinono kaj unu triono el la monda produktado estas manĝita, difektita aŭ detruita de ratoj kaj aliaj ronĝuloj.
Ratoj estas ĉiomanĝantoj. Ili manĝas grenon, viandon, fruktojn, legomojn, lakton kaj laktaĵojn. Ekvilibra manĝo estas por ratoj plej bona. Ili estas ŝatataj por ilia inteligenteco kaj samtempe timataj kaj malamegataj pro sia malbeleco. Ratoj estas trejneblaj.
Norvega rato aŭ bruna rato (Rattus norvegicus), aperis en ĉiniaj herbejoj kaj dismigirs ĝis Eŭropo kaj, en 1775, Ameriko. Blankaj varioj estas la laborejaj ratoj de scienca esploro. Ankaŭ estas karesratoj.
Kioreo (Rattus exulans), disvastiĝis el sudorienta Azio sur la Oceanian insularon.
Tradicie, oni klarigas Nigran Peston kiel kaŭzita de mikrobo Yersinia pestis, portata de ratopuloXenopsilia cheopis, kiu infektis nigrajn ratojn en tiamaj eŭropaj urboj.
Tamen, laŭ iuj modernaj proponoj, nek ratoj nek malsanigaj puloj dismigrus sufiĉe rapide.
Modernaj sovaĝaj ratoj povas malofte porti leptospirozon kaj aliajn plurspeciajn malsanojn.
Sovaĝaj ratoj en bona medio estas tipe sanaj kaj fortikaj.
Urbaj sovaĝaj ratoj povas suferi malbonan nutradon kaj parazitojn sed ne multe malsanigas homojn.