Újezd (antaŭe ankaŭ Kozinův Újezd aŭ Újezd u Domažlic) estas devena privilegiita ĥodia vilaĝo situanta en meza parto de distrikto Domažlice en Ĉeĥio. Ĝi senpere etendiĝas sub ĥodia memoriga monto Hrádek (585 m) kun statuo de ĉi tiea naskiĝinto Jan Sladký Kozina. Vivas ĉi tie 431 loĝantoj (2024). Ĝi situas 5 km okcidente de Domažlice. Sub administradon de vilaĝa oficejo apartenas ankaŭ proksima vilaĝeto Petrovice, troviĝanta proksimume en duona vojo inter Újezd kaj Domažlice.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Domažlice, Babylon, Trhanov, Pec, Luženičky, Chodov kaj Draženov.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1325. En 1652 en Újezd naskiĝis konata gvidanto de ĥodia ribelo kontraŭ trhanova sinjoro Lamminger (Lomikar) Jan Sladký Kozina, kiu estis pro sia agado en novembro de 1695 en Plzeň ekzekutita. En la jaro 1873 la vilaĝon grave neniigis granda incendio.
En la vilaĝo estas pli granda nombro de belaj kaj interesaj konstruaĵoj de popola arkitekturo. La plej konata estas eble ĝuste Bieno de Kozina, en kiu hodiaŭ estas lia memorigĉambro kaj muzeo de ĥodiaj tradicioj. Tre bele riparita estas ankaŭ loka preĝejo.
Jam la menciita monumento de Kozina sur Hrádek (preskaŭ 1 km okcidente de la vilaĝo) estis konstruita en la jaro 1895 laŭ propono de F. Hošek kaj Č. Vosmík. La statuo sur la soklo estas alta 3,2 m.
Hodiaŭ Újezd estas bele riparita vilaĝo. Danke al sia avantaĝa situo kaj interesaĵoj ĝi estas ofta celo de turistoj ekkonantaj Ĥodion.