Élisée BYELONGO Isheloke estas afrika esperantisto. Li estis la unua afrika esperantisto, kies doktoriga disertacio havas sekcion pri Esperanto; li estis kreinto de Eo-kluboj en Nairobo, Zimbabvo kaj Tanzanio, inter ili la Klubo de Paco kaj Frateco, kadre de kiu li instruis la lingvon al centoj da rifuĝintoj en la Tendaro Nyarugu-su, inter 1996 kaj 1998. Pro tio ĉio li ricevis Diplomon pri Elstara Agado dum la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto de UEA en 2021.[1]
Lia teksto "Kondolenco pro la forpaso de Axel von Blottnitz" aperis en la kolektiva verko Kien Afriko en la 21-a jarcento?.[2]
Ekde la 1-a de aprilo 2021 Élisée Byelongo estas la rektoro de la Universitato Espero de Kongo.[3][4]